La 15an de decembro 2011, iuj el la membroj de Esperanto en Kardifo renkontiĝis por festa manĝaĵo. Baldaŭ estos la Kristnaskaj kaj Jarfinaj festoj. Ankaŭ, kompreneble, je la 15a de decembro, Esperanto-parolantoj memoras Zamenhofan Tagon (ankaŭ nomita Tago de Esperanto-Literaturo). Tial ni taksis bone kune iri al restoracio kie ni ofte manĝas kaj multe festi. La restoracio, Vegetarian Food Studio, en Kardifo, kuiras bongustegan vegetaran hindan manĝaĵon.
Ĉeestis 11 Esperanto-parolantoj kaj unu ‘krokodilo’. Sed ĉar la ‘krokodilo’ kunportis la varmigitan spicitan vinon, ni permesis al li resti
Ni ĉiuj pasigis tre ĝueblan vesperon kaj ŝatus doni al vi la oportunon ankaŭ ‘partopreneti’ kun ni: