Mardon la 17an de aprilo, Esperanto-parolantoj kunvenis en Kardifo, kiel ĉiumonate, babiladi, trinki, kune manĝi… Ĉi-foje nia kunveno estis tre internacia. Estis kun ni niaj geamikoj de Esperanto-Asocio de Irlando, Girvan kaj Maire McKay, kiuj estis vizitante Kardifon laŭvoje al la Brita/Skota Kongreso en Edinburgo.
Ankaŭ alvenis Veronika el Hungario kaj Gérald el Francio kaj kutimaj ĉeestantoj el Bath, Bristolo, Kardifo, Swansea [sŭonzi], Pontardawe [pontardaŭe], Tonypandy [tonepandi], ktp.
Entute ni estis 12 homoj kaj pasigis tre interesan vesperon kune. Kiel ĉiam la konversacio estis diverstema, sprita kaj verva. Girvan tre afable donacis al nia grupo kopion de lia verkaĵo William Auld – Esperanto Poet kiu estas traduko de La Infana Raso de William Auld en la anglan, la skotan kaj la gaelan. Girvan afable deklamis por ni elĉerpaĵo el la verkaĵo en la angla, la skota kaj la gaela, kiu estis tre interesa.
Tute ne eblus resumi la tutan vesperon ĉi tie. Do, venu venontan fojon kaj mem spertu! Intertempe jen kelkaj fotoj:






























