manga biero kaj klaĉado

La 21-an de septembro renkontiĝis esperanto-parolantoj en Kardifo por nia kutima babilada vespero.  Ni komencis nian vesperon ĉe Zero Degrees [ziro degriz] kiu estas bierfarejeto en la urbocentro.   Multaj el ni provis la mangan bieron, kaj konsentis ke estas BONGUSTA.
esperantistoj ĉe Kardifa Trinkejo

Ĉe la trinkejo 'Zero Degrees'

Poste ni piediris al vegetarana restoracio en la kvartalo Grangetown [grenĝtaŭn]. Estas sufiĉe malgranda hinda restoracio, kie nia grupo jam estis unufoje manĝinte.  La menuo estas interesa kaj bongusta.

Kiel kutime ni multe konversaciadis pri la ĉiutaga vivo, niaj vojaĝoj, pri sciencaj aferoj (ĉeestis 3 sciencistoj), pri muziko, pri lingvoj kaj lingva lernado kaj pri multaj aliaj temoj.  Fakte la sciencistoj klarigis al ni ke necesas trinki bieron samtempe kiel manĝi kareon sed mi forgesas la detalojn pri la ĥemia teorio kiun ili klarigis (se tiuj legas ĉi tiun blogaĵon eble ili klarigos per komento ĉi sube :))

Ĉe la restoracio

Ĉe la restoracio

Ĉiuj estas bonvenaj ĉe niaj aranĝaĵoj: esperanto-parolantoj, lernantoj, tiuj kiuj interesiĝas pri la lingvoj, tiuj kiuj interesiĝas pri biero kaj bona manĝaĵo, ktp…  Detaloj troviĝos ĉe la hejmpaĝo ĝustatempe.

babilante

babilante

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s