Dimanĉa posttagmezo en Kardifo

La 24-an de oktobro kelkaj Esperanto-parolantoj havis la oportunon pasigi iom da tempo kune en Kardifo.  Feliĉe la vetero estis belega (kvankam iom malvarma), do ni (franco, britoj, hungaro, germanhaitano) povis vagadi en la urbocentro kaj poste en la golfeta marborda kvartalo.  Pro la bela suno estis bona tago viziti tiun kvartalon (kvankam ni devis longe atendi aŭtobuson por tien iri, kiel ĉiam en Britio dimanĉon).

Esperanto-parolantoj ekster la kastelo en Cardiff

Esperanto-parolantoj ekster la kastelo en Cardiff

Post iom da promenado ni fuĝis en varman trinkejon por trinki bieron, varman ĉokoladtrinkaĵon kaj manĝi kelkajn kimrajn specialaĵojn (ekz. kimran ŝafidaĵon kaj ‘Welsh Rarebit’ [ŭelŝ rerbit] – panan manĝaĵon kun fromaĝan saŭcon). Mankis kelkaj el nia kutima ĉeestantaro pro ferioj kaj aliaj respondecoj sed ni dankas al ĉiuj kiuj venis pasigi agrablan dimanĉan posttagmezon kun ni.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s