februara kunsido

La vespero de merkredo la 2a de februaro ni renkontiĝis en unu el niaj regulaj ejoj (la trinkejo Prince of Wales en la urbocentro de Kardifo) por nia kutima babilado. Kiel kutime ni pridiskutis multajn diversajn temojn (i.a. la arĥitekturon de Libano, aktualajn novaĵojn en mezaj orientaj landoj kaj inundojn en Aŭstralio, la vivo de Hemingway kaj similaj verkistoj, ktp. ktp. ktp.)

Ni ankaŭ pridiskutis niajn venontajn kunsidojn:

Mardo 8 marto – ni renkontiĝos ĉirkaŭ la 7a vespere ĉe la trinkejo Prince of Wales kaj poste iros kune al Vegetarian Food Studio por manĝi. Por tiuj kiuj ne antaŭe manĝis tie – temas pri hinda vegetarana manĝaĵo – menuo kaj aliaj detaloj troviĝas ĉe: http://www.vegetarianfoodstudio.co.uk/
 
Sabato 16 aprilo – renkontiĝo en Bristolo.  Ni planas alveni en Bristolon ĉirkaŭ tagmeze. Pli da detaloj haveblos baldaŭ, sed se vi havas ideojn por la posttagmezo, bv. diru!
 
Majo –  renkontiĝon la vespero de la 17a de majo (mardo) – ĉu taŭga? La sugesto estas ke ni iru al Zero Degrees en Kardifo (http://www.zerodegrees.co.uk/location-cardiff.html).  Tiuj en la grupo kiuj interesiĝas pri biertrinkado povos provi la diversajn bierojn tie.  Kompreneble estas multaj aliaj trinkaĵoj alkoholaj kaj nealkoholaj. Ankaŭ eblas manĝi/manĝeti (por tiuj kiuj venos rekte de la laborejo).
 
Aliaj planoj – ni hieraŭ pridiskutis aliajn planojn por la jaro. Iam dum la somero ni provos viziti la muzeon ĉe St Fagans sabaton aŭ dimanĉon kaj verŝajne ankaŭ la festivalo de Cardiff Bay (datoj ankoraŭ ne haveblas.  Dum novembro okazos la Kardifa Bierfestivalo, kaj almenaŭ kelkaj verŝajne ekskursetos tien – datoj ankoraŭ ne haveblas).

Do, ĝis la venonta!

Advertisements

One comment

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s