Ĉe Bristolo

Hieraŭ la suno bele brilis kiam membroj de Esperanto en Kardifo transiris la limon inter Anglio kaj Kimrio kaj ekskursis al la urbo Bristolo.

Nia renkontiĝa loko estis la trinkejo/restoracio Zero Degrees kie ni provis mangan bieron kaj bone tagmanĝis.

Bristolo

De la balkono ĉe la trinkejo Zero Degrees

 ĉe Zero Degrees

Dum jardekoj ĉiam ekzistis forta ligoj inter Esperanto-parolantoj en suda Kimrio kaj en Sud-okcidenta Anglio, ĉar facile eblas vojaĝi inter la du regionoj. Ĉe la hieraŭa renkontiĝo estis enloĝantoj de la urboj Cardiff, Newport, Bristol kaj Bath.

ĉe Zero degrees

Bristolo 2

Estas multaj interesaj konstruaĵoj en la urbo, ofte farbitaj per diversaj koloroj.

interesaj domoj

Post la tagmanĝo, ni promenadis tra Bristolo kaj, kompreneble faris fotojn. Interesa almozulejo:

Eblas promenadi laŭ la kajoj ĉe la haveno:

Ni vidis anason kun anasidoj:

La Brita politikisto Samuel Plimsoll naskiĝis en Bristolo. Li estas batalanto por pli bonaj kondiĉoj por maristoj kaj kreis la linion Plimsoll.

La ŝipo S S Great Britain [Vaporŝipo Granda Britio].  

La preĝejo St Mary Redcliffe [sankta maria ĉe Redclif] estas unu el la plej imponaj preĝejoj (ne katedralo) en Britio:

Do, estis tre ĝuebla kaj agrabla tago kaj ni esperas denove havi oportunojn kune ekskursi dum la somero.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s