maja renkontiĝo

Kiel kutime, kiam Esperanto-parolantoj renkontiĝis je mardo la 17a de majo por babilado, la konversacio estis tre diversa.

Inter aliaj temoj ni parolis pri vojaĝado (kun rakontoj pri Japanio, Hindio, Meksiko, la Galapagoj), lingvaj temoj (plaĉi/ŝati, je, lingvo-ŝanĝiĝo en Esperanto), scienco (logikeco, fiziko) kaj politiko (nova kimra registaro, senpaga aŭtobusvojaĝado).

Esperanto-parolantoj kunvenas en Kardifo

Esperanto-parolantoj kunvenas en Kardifo

Mankis kelkaj el niaj kutimaj ĉeestantoj pro diversaj kialoj, sed estis plezuro bonvenigi novajn Eo-parolantojn kiuj estis kuraĝe vojaĝintaj de la angla urbo Bath.

Dum junio ne okazos renkontiĝo – multaj ĉeestontoj forestos – sed ni kunvenos sabaton la 9an de julio kaj kune vizitos la manĝaĵan festivalon ĉe la golfeto de Kardifo.

Kompreneble, ni ankaŭ bone manĝis kaj eĉ denove trinkis mangan bieron.

Advertisements

One comment

  1. Gratulon pri tiu plia sukceso, Eriketo!

    >> lingvaj temoj (plaĉi/ŝati, je, lingvo-ŝanĝo en Esperanto)

    Debatinde estus, ĉu “lingvo-ŝanĝiĝo” ankaŭ 🙂

    Denove gratulon, kaj ĝis Preston, kiun mi ege antaŭĝuos.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s