septembro

Mardon 20an de septembro, Esperanto-parolantoj renkontiĝis por la septembra kunveno de Esperanto en Kardifo.  Ĉeestis 7 personoj kaj, kiel ofte, ni renkontiĝis ĉe la trinkejo Prince of Wales en la urbocentro de Kardifo.  Estas kelkaj avantaĝoj de tiu trinkejo – proksimas al la stacidomo kaj al bushaltejoj por tiuj kiuj venas per trajno/buso; estas malmulte kostaj aŭtoparkejoj en la urbocentro vespere por tiuj kiuj venas per aŭto; eblas manĝi tie por tiuj kiuj venas rekte al la kunveno post la laboro; maltrokostas la trinkaĵoj…

Do, ni estis sep, ĉi-foje kaj ni venis de Kardifo, Swansea [sŭonzi], Risca [riska] kaj Bath. Ni diskutis multajn diversajn temojn kaj aŭdis pri someraj vojaĝoj faritaj de la ĉeestantaro al Meksiko, Usono, Japanio, Hispanio, Ukrainio (por la IJK) kaj la nord Kimraj montoj.

Ĉi-sube foto farita de nia preskaŭ oficiala fotisto Anĉjo.  Ĉeestintoj rimarkos ke mi tranĉis min el la foto 🙂 Tion mi faris ĉar mi aspektis tiom ebria (kvankam mi ne estis, nur laca) ke mi ne volis montri min.  Se oni estas tiu kiu ĝisdatigas la blogon, oni havas tian kontrolon 🙂

Esperanto en kardifo 20a de septembro 2011

Esperanto en Kardifo - 20a de septembro 2011

Nia venonta renkontiĝo estos je la 18a de oktobro.  Vidu la hejmpaĝon por detaloj.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s