oktobraj novaĵoj

La oktobra kunveno de Esperanto en Kardifo okazis hieraŭ ĉe nia kutima trinkejo en la urbocentro.

Mankis kelkaj kutimaj ĉeestantoj (pro laboro, studado, grimpado de Maĉupikĉuo ktp) sed ni bonvenigis novan lernanton kiu estis kuraĝe vojaĝinte de Pontardawe [pontardaŭe] en la fora kaj sovaĝa okcidento… (ne, ne, mi nur ŝercas – nu, almenaŭ mi iom ŝercas!)

Nia konversacio estis, kiel ĉiam, diversa kaj interesa.  Derek ĵaluzigis nin parolante pri lia venonta vizito al Meza Ameriko; kelkaj el ni grumbladis pri laboraj fiaskoj; ni plendadis pri la malbona provizo da biciklo-vojoj en Kardifo kaj maltoleremaj aŭto-veturantoj.

Meze de la vespero, Rob ekeltrovis ke haveblis nova gast-biero – citrona biero kiu nomiĝis ‘taking the pith’ (vortludo en la angla). Kompreneble  ni taksis bone elprovi tion kaj ja estis sufiĉe bongusta kun natura, ne tro artefarita, gusto.

Kvankam ni diskutas multajn diversajn temojn, ni ne neglektas lingvistikaĵojn. Longe ni pridiskutis taŭgan vorton por ‘spirits’ (jes, alkoholaĵoj, ĉu vi ne jam konas nin?) por kiu la kutima vorto estas ‘brando’. Posta serĉado ĉe Vikipedio montris ke estas multaj nomoj por diversaj brandaj alkoholaĵoj.

Ni decidis ŝanĝi la daton de nia novembra kunveno, kiu nun okazos je la 22a de novembro. En decembro ni renkontiĝos je la 15a de la monato – tradicie tio estas la Zamenhofa Tago, do ni iom festos ĉe nia ŝatata restoracio Vegetarian Food Studio. La menuo tie estas vasta kaj bongusta. Aparte plaĉas al ni la t.n. ‘atombomboj’ – tre spicaj manĝaĵoj. Sed por tiuj kiuj preferas pli malspicaĵoj, estas ankaŭ bonaj elektoj – menuo troviĝas ĉi tie.

Iuj kiuj estos en aŭ apud Kardifo je tiuj datoj, nepre venu kunveni kun ni!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s