Virtuala kunveno januaro 2012

Mardon la 17an de januaro, membroj de Esperanto en Kardifo kunvenos ĉe la kutima urbocentra trinkejo (Prince of Wales) por la unua renkontiĝo de 2012.

Sed eble vi ne troviĝas en aŭ apud Kardifo? Ne ploru ke ve ne povos esti kun ni ĉar nun, virtuale, eblas ‘veni’ al nia kunveno! Jes, denove la 17an de januaro, Esperanto en Kardifo okazigos Guglan ‘hangout’ per Google Plus, samtempe kun nia kunveno.

Do, inter 18.30 kaj (proks.) 21.30 UTC venontan mardon, aliru la reton kaj venu diri saluton al ni. Jes, jes, mi scias – pro la horzono la horo ne taŭgos al ĉiuj (kvankam apenaŭ kredeblas ke vi ne emos ellitiĝi meznokte por babiladi kun ni). Sed se eblas, venu!

Kiel partopreni:

1. Se vi ankoraŭ ne membriĝis en Google Plus – tuj faru! (Se vi jam havas Guglan retadreson, facilas).

2. Serĉu min (Heather Eason) kaj petu ke mi aldonu vin al mia ‘cirklo’.

3. Avide atendu mardon, je la ĝusta horo ensalutu, kaj sekvu la ligon al la ‘hangout’ renkontiĝo.

Okaze de demando, klaku ĉi tie por kontakti nin.

Ni ne promesas ke perfekte funkcios – ni ankoraŭ provas diversajn rimedojn por virtualigi niajn kunvenojn – sed ni esperas ke almenaŭ donos al ni (aparte al niaj komencantoj) la oportunon renkonti interesajn homojn tutmonde.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s