Krespoj kaj konversacio en Kardifo

Mardon la 21an de februaro, ni kunvenis ĉe nia kutima trinkejo por la februara konversacia renkontiĝo.  Ĉi-foje ni estis malgranda grupo, sed ĝuis tre agrablan vesperon kune.

krespetoj

krespetoj similaj al tiuj kiujn ni manĝis

Ĉar estis ‘grasa mardo’, ankaŭ nomita ‘krespa tago’ kelkaj el ni manĝis krespojn. Fakte ne estis la tipaj tradiciaj britaj krespoj, temis pri malgrandaj kaj pli dikaj krespetoj kiel oni ofte manĝas en Usono. Ili ne estis perfektaj, sed kovrita per ĉokolada aŭ frukta saŭco, estis tute manĝeblaj.

Nia babilado, kiel kutime, traktis multajn diversajn temojn. Ni diskutis mondan kaj lokan politikon, vojaĝadon, legadon kaj ŝatokupojn. Ni tostis du lastatempe forpasintajn konatulojn – Dick Phillips kiu estis instiganto de la nova grupo ĉe Bath kaj mian onklon Charles Eason kiu kvankam ne Esperantisto, estis dumviva subtenanto de la Kardifa grupo.

Kiel kutime ni klopodis plibonigi nian lingvan scipovon kaj inter la vortoj kiuj ne lernis aŭ relernis troviĝis ‘kurkumo‘ kaj ‘safrano‘ (tre ofte ni diskutas manĝaĵon 😉 )  Ni ankaŭ diskutis esperantigon de la landa nomo ‘Gronlando’, ‘Grenlando’ aŭ ‘Groenlando’.

Do, estis agrabla kaj interesa renkontiĝo kaj ni ĉiuj antaŭatendas la venontan grupan kunvenon kiu okazos je mardo la 20a de marto.  Ĝis tiam!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s