Tag-kunveno ĉe Kardifo

Antaŭ iom da tempo ni decidis havi ‘tag-kunvenon’ je iu sabato dum la somero kaj fiksis la daton je sabato la 30a de junio.

Mi unue sugestis ke ni renkontiĝu ĉe mia domo. Tamen intertempe mi ricevis konfirmon ke la longe atenditaj laborontoj venos rekonstrui kaj ripari la murojn ĝuste tiun semajnon. Ili eble ne laboros la sabaton (tamen, sed belas la vetero, ili ja laboros por profiti de la sekeco) sed la domo estos ĥaosega kaj malfacile eblos renkontiĝi tie.

Anstataŭe mi sugestas la jenan programon:

12:00 – renkontiĝu ĉe la kafejo Pipi’s kiu troviĝas en Caroline Street.  Tie eblas lunĉi aŭ simple trinki kafon/teon, manĝi la bongustegajn kukojn ktp. http://www.pipiscardiff.co.uk/ Mi elektis tiun kafejon cxar estas bona sendrata retaliro se ni sxatus provi ‘internacian kunvenon’ denove kaj la kafejestro estas tre afabla kaj helpa.

14:00 – al la golfeto (Cardiff Bay).  Por tiuj kiuj ŝatus piediri tien, estas prok. 1 mejlo for de la urbocentro. Laŭvoje mi montros al vi kelkajn interesaĵojn el la historio de Kardifo.  Por iuj kiuj preferus iri per la aŭtobuso, estas busoj po ĉiu 10 minutoj – kosto £1.70 (aŭ tagbileto kontraŭ £3.40) – por tiuj kiuj ne posedas senpagan vojaĝkarton…

15:00 – vizito de la Senedd – la asemblejo kie okazas plensesiojn kaj komitatojn de la Nacia Asembleo de Kimrio. Notu ke necesos trairi sekurec-skanilon, do bv. ne havu danĝerajn ilojn en la sakoj ktp.

16:00 – Ebleco fari rondvojaĝon de la golfeto per boato. Kosto estas ĉirkaŭ po £5 persone.  La daŭro de la rondvojaĝo estas ĉirkaŭ 45 minutoj.  Por tiuj kiuj ne emas rondvojaĝi boate, estas interesaj promenadoj ĉirkaŭ la golfeton kaj ankaŭ kafejoj/trinkejoj/ktp.

17:00 – Mi sugestas ke ni poste kune manĝu.  Estas diversaj eblecoj en la golfeta kvartalo, aŭ eblus reiri en la urbocentron. Oni sugestis al mi Red Hot Buffet en la urbocentro. La kosto estas po £14.99 persone sed estas vasta bufedo da diversaj manĝaĵoj (http://www.redhot-worldbuffet.com/buffetfood_cardiff.html).  Mi tamen ne volas bankrotigi iun kaj estas pli malmultekostaj eblecoj, inkluzive, kompreneble, nian karan Vegetarian Food Studio – diru al mi kiun vi preferas aŭ proponu alian ejon…  Se la vetero aspektus agrabla ni povus anstataŭe pikniki kune.

Bonvolu disvastigi la ĉi-suprajn informojn – ĉiuj bonvenos!  Se vi ne loĝas en Britio, ne malfeliĉiĝu – ni klopodos fari samtempan interretan kunsidon de tempo al tempo dum la tago kaj esperas ke vi partoprenos.

Advertisements

One comment

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s