Posttagemezo en Kardifo

millennium centre cardiff bay

Wales Millennium Centre / Jarmila Centro de Kimrio

Sabaton la 30an de Junio, ni kunvenos posttagmeze por kelkhora renkontiĝo en la urbo-centro kaj en la golfeta kvartalo (vidu ĉi tie).  La proponita programo estas jene:

12:00 – renkontiĝu ĉe la kafejo Pipi’s kiu troviĝas en Caroline Street.  Tie eblas lunĉi aŭ simple trinki kafon/teon, manĝi la bongustegajn kukojn ktp. http://www.pipiscardiff.co.uk/

Samtempe, ĉar ni havas retaliron, mi invitas eksterlandajn geamikojn kontakti nin por babilado.  Inter la 12a tagmeze kaj la 2a posttagmeze Brita Somera Tempo (tio estas la 11a matene ĝis la 1a posttagmeze UTC) kontaktu nin per Skajpo (ĉe esperanto.cardiff) aŭ per GugloPluso (ĉe Heather Eason) kaj ni ĝojos paroli kun vi.

 14:00 – al la golfeto (Cardiff Bay).  Por tiuj kiuj ŝatus piediri tien, estas prok. 1 mejlo for de la urbocentro. Laŭvoje mi montros al vi kelkajn interesaĵojn el la historio de Kardifo.  Por iuj kiuj preferus iri per la aŭtobuso, estas busoj po ĉiu 10 minutoj – kosto £1.70 (aŭ tagbileto kontraŭ £3.40) – por tiuj kiuj ne posedas senpagan vojaĝkarton…

15:00 – vizito al la Senedd – la asemblejo kie okazas plensesiojn kaj komitatojn de la Nacia Asembleo de Kimrio. Notu ke necesos trairi sekurec-skanilon, do bv. ne havu danĝerajn ilojn en la sakoj ktp.

16:00 – Ebleco fari rondvojaĝon de la golfeto per boato. Kosto estas ĉirkaŭ po £5 persone.  La daŭro de la rondvojaĝo estas ĉirkaŭ 45 minutoj.  Por tiuj kiuj ne emas rondvojaĝi boate, estas interesaj promenadoj ĉirkaŭ la golfeton kaj ankaŭ kafejoj/trinkejoj/ktp.

 17:00 – Mi sugestas ke ni poste kune manĝu.  Estas diversaj eblecoj en la golfeta kvartalo, aŭ eblus reiri en la urbocentron. Oni sugestis al mi Red Hot Buffet en la urbocentro. La kosto estas po £14.99 persone sed estas vasta bufedo da diversaj manĝaĵoj (http://www.redhot-worldbuffet.com/buffetfood_cardiff.html).  Mi tamen ne volas bankrotigi iun kaj estas pli malmultekostaj eblecoj, inkluzive, kompreneble, nian karan Vegetarian Food Studio – diru al mi kiun vi preferas aŭ proponu alian ejon…  Se la vetero aspektus agrabla ni povus anstataŭe pikniki kune.
Nu, nuntempe teruras la vetero. Se je la 30a ankoraŭ pluvegos, ni kompreneble klopodos ne tro malsekiĝi.  Kunportu, tamen, ombrelon/pluvmantelon/ktp.  Pli da detaloj haveblas ĉe esperanto.cardiff (@) googlemail.com
Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s