Somera renkontiĝo

Sabaton la 30an de junio, okazis la somera renkontiĝo de Esperanto en Kardifo.

Malgraŭ la senĉesa pluvo dum junio, finfine la suno brilis por ni.

Ni komencis la posttagmezon ĉe la greka kafejo “Pipi’s” [pipis] en la fama Strato Caroline [karolajn], loke nomita ‘terpomfingran vojeton’ (terpomfritan vojeton por la modernuloj…) pro la multaj vendejoj da fiŝo kaj terpomfingroj.  Vizitantoj al Kardifo – manĝu bongustajn kukojn kaj trinku bonan kafon ĉe tiu kafejo – mi forte rekomendas la manĝaĵon kaj la etoson.

Ĉe Pipi’s estas ankaŭ senpaga retaliro, kiu ebligis nin starigi nian ‘virtualan kunsidon’ samtempe.  Ni parolis kun 16  esperanto-parolantoj tutmonde per Google Hangout. Ni ankaŭ fejsbuke mesaĝumadis kun du britaj samlingvanoj kaj tiam sufiĉe longe Skajpe babiladis kun brazilanoj en Francisco Beltrão.

Bedaŭrinde estis iom da bruo en la kafejo, do la sonkvalito ne bonegis. Venontan fojon indos uzi kapaŭskultilojn. Evidentiĝas ke ni ankoraŭ ne perfektis nian sistemon por virtualaj kunsidoj, TAMEN, ni plispertiĝas kaj ja estas bonega kaj agrabla metodo uzi la lingvon internacie dum niaj renkontiĝoj.

Post longa babilado kaj kafo-trinkado ni forlasis la kafejon por piediri al la golfeto apud la maro. Mi ne detale rakontos ĉion ĉi tie – ĉeestanto jam promesis  verki raporton, kiun mi inkluzivas ĉi tie ĝustatempe.  Jen, tamen, fotoj (fare de Anĉjo, kiun ni dankas kiel kutime). Bonvole noti la bluan ĉielon – malofta lastatempe ĉe ni!

Ĉe la placo Callaghan [kalahan]:

Placo Callaghan Cardiff

Ĉe placo Callaghan en Kardifo

Ni piediris al la golfeto de Kardifo (Cardiff Bay):

golfeto de Kardifo

Ĉe la golfeto de Kardifo

golfeto de Kardifo

Millennium Centre Cardiff

Ĉe la golfeto ni visitis la sidejon de la Nacia Asembleo por Kimrio:

sidejo de la nacia asembleo de Kimrio

Sidejo de la Nacia Asembleo por Kimrio

sidejo de la nacia asembleo por Kimrio

 

la funelo

La funelo

Poste, kaj manĝinte glaciaĵojn, ni boate ekskursis:

boatvojaĝo

boatvojaĝo

boatvojaĝo

panoramo sur Kardifo

panoramo sur Kardifo

panoramo sur Kardifo

Finfine ni kune manĝis. Ja estis tre agrabla tago.

ĉe restoracio

Advertisements

2 comments

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s