Renkontiĝoj dum 2013

Rapide alproksimiĝas la fino de la jaro 2012 kaj restas nur unu renkontiĝo de Esperanto en Kardifo por la nuna jaro (venontan mardon ĉe la trinkejo Prince of Wales).

Sed ne maltrankviliĝu! Jam la programo estas preta por 2013. Detaloj troviĝas ĉe la hejmpaĝo de la retejo. Legu zorge – vi vidos ke ni planas viziti diversajn interesajn manĝejojn/trinkejojn por babiladi kaj lerni.

Aparte indas mencii nian ekskurseton je sabato la 8a de junio al la Kimra Festivalo de Biero kaj Cidro.  Eĉ se vi ne loĝas en aŭ apud Kardifo, certe valoros la penon viziti nin tiam. Pripensu vian viziton nun kaj se sufiĉe da geamikoj alvenos, ni eble aranĝos ion ankaŭ por la dimanĉo.

Do, Esperantumu kun ni en 2013!  Ĝis baldau!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s