Zamenhofa festo en Kardifo

La 11an de decembro, membroj de Esperanto en Kardifo kunvenis por festa renkontiĝo.  Ni kunvenis ĉe unu el niaj ‘kutimaj’ trinkejoj. Malgraŭ la malbona vetero – frosta kaj venta nebulo – la kuraĝuloj kunvenis. Ne ĉiuj ĉeestis (ni iom ĵaluzis pri tiuj kiuj feriis en varmaj lokoj) sed ni ja pasigis bonan vesperon kune.

Nia unua tasko por la vespero estis iom festi Zamenhofan Tagon (kiu okazus post kelkaj tagoj). Tion ni faris per mallonga studado pri la evoluiĝo de la Esperanto-lingvo de 1878 gxis la Fundamento de 1905. Ni ankaŭ diskutadis nunajn -lingvo-ŝanĝojn/lingvo-uzadon.

Poste ni antaŭfestis Kristnaskon per trinkado de la speciala ‘prunpudinga biero’ kiun la trinkejo vendis.  Fakte, estis sufiĉe bone sed ne bonega biero. Ni konsentis ke estas interesa por trinki unu fojon dum jaro sed ke ni ne volus ĉiam trinki ĝin. Oni ja povis gustumi la prun-pudingan guston, sed ni ne certis ĉu tio estis bona miksaĵo kun la biero.

kelkaj el la ĉeestantoj de la Zamenhof-taga renkontiĝo en Kardifo

kelkaj el la ĉeestantoj de la Zamenhof-taga renkontiĝo en Kardifo

Ni iom pridiskutis ĝeneralaĵojn. Derek tre interese rakontis pri sia lastatempa vizito al Kameruno kaj Eddy priskribis sian viziton al Italio.

Kaj por 2013 ni kompreneble havas interesan programon. Vi povas vidi ĉiujn detalojn ĉe nia hejmpaĝo https://esperantocardiff.wordpress.com/

Aparte notu ke nia tag-ekskurso ĉi-jare, je sabato la 8-a de junio, estos al la Kardifa Biera Festivalo.  Eĉ se ne plaĉos al vi trinki la diversajn bierojn, estis bona evento kun diversaj muzikgrupoj, inkluzive tradician kimran virvoĉanĥoron. Ni certe pasigos bonan tagon kune – kial ne planu pasigi semajnfinon en Kardifo kaj ni ankaŭ montros al vi nian urbon!

Intertempe, bonajn jarfinajn festojn al vi ĉiuj!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s