Islando… kaj aliaj rakontoj

kongresejo por universala kongreso en islando

La kongresejo de la Universala Kongreso en Islando

La tago de nia septembra renkontiĝo estis pluvega kaj malvarma, do estis bone konstati ke sep kuraĝuloj vespere vojaĝis obstine al Kardifo por babiladi ĉe nia kutima renkontiĝloko, urbocentra trinkejo.

Inter la ĉeestintoj estis nova lernanto kiu vojaĝis 90 kilometrojn por veni renkonti lin. Ni esperas ke li ĝuis la kunvenon kaj ĉiuj helpis per sugestoj rilate al lernado de Esperanto ktp.

Niaj fidelaj anglaj membroj ankaŭ kuraĝe travojaĝis la musonon por renkontiĝi kun ni.

Interesega estis la rakonto de Andy pri lia vojaĝo al la Universala Kongreso en Islando kaj liaj postaj ekskursoj tra la lando.  Mi ne ripetos ĉion ĉi tie, ĉar vi povos libere legi lian raporton kaj rigardi ĉiujn fotojn ĉe lia retejo.

Kiel kutime, ni diskutis multajn temojn kaj Derek ankaŭ parolis iomete pri lia somera vojaĝo al Albanio kaj Kosovo. Li pli detale priparolos tiun viziton dum nia oktobra kunveno, do ne forgesu alveni!

La Monto Esja en Islando

La Monto Esja

 

Parolinte pri la malfacilaĵo praktiki la paroladon de Esperanto inter la datoj de niaj ĉiumonataj renkontiĝoj, ni decidis esplori la eblecon starigi kelkajn ‘virtualajn’ kunsidojn kie ni povos babiladi per la interreto.  Se iuj legantoj ŝatus konversacii esperantlingve per Skajpo aŭ simile kun membroj de la Kardifa grupo, nepre kontaktu nin ĉar tio multe plaĉus al ni!

Avide ni atendas la venontan kunvenon je la 15a de oktobro.

La ĉi supraj bildoj, fare de Andy Pepperdine estas disponeblaj laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s