Ni ekskursos!

swanseaMalgraŭ la nuntempa pluvego ĉi tie en Kardifo, oni diras ke somero venas.  Tial ni decidis denove fari tagekskurson, ĉi-foje al la urbo Swansea.

Jen, do, la programo por la tago!

Sabaton la 28-an de junio 2014

09.30 Ni trafos la aŭtobuson Greyhound de la aŭtobus-stacio de Kardifo por 1-hora vojaĝo.  La kosto estos po £2.75 por persono sed necesas mendi la biletojn antaŭe, do se vi venos, diru al mi antaŭ la 14-a de junio!

10.30 Ni atingos Swansea-on kaj piediros al la Muzeo National Waterfront kie estas multaj interesaĵoj vidindaj.

11.00 Ni kafumados ĉe la Muzea kafejo kaj rendevuos kun tiuj kiuj ne vojaĝos tien per la sama aŭtobuso.

Poste ni vizitos la Muzeon, kiu bezonos almenaŭ horon kaj duono laŭdire.

Kiam ni estos finitaj ĉe la muzeo, se la vetero bonas mi sugestas ke ni ĉirkaŭpromenadi en la apud-mara kvartalo.  Ankaŭ eblas promeni laŭ la plaĝo ktp.  Estas diversaj kafejoj por lunĉo (kaj glaciaĵo), aŭ eble vi preferus kunportu sandviĉojn aŭ aĉeti terpomfritojn por manĝi apud la maro. Vi povos esplori libere laŭ via prefero – butikoj, muzeoj, sablo-kastela konstruado ktp.

17.30 Ni manĝos kune ĉe la bufeda restoracio Cosmo.  La kosto estos po £14.99 por persono kaj simile al nia kutima bufeda restoracio en Kardifo estas multaj diverstilaj pladoj kiujn oni povas manĝi laŭvole.

19.55 Tiuj kiuj revojaĝos al Kardifo per aŭtobuso trafos la buson Megabus kiu atingos Kardifon je 21.00.  La kosto estos po £3.00 por persono kaj, denove, necesas mendi antaŭe.

Ĉu vi do venos kun ni?

Se vi deziros trafi la aŭtobuson Kardifo al-de Swansea, diru al mi ke mi mendu biletojn.

Se vi intencas manĝi kun ni ĉe Cosmo, ankaŭ diru al mi ke mi rizervu!

 

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s