Monero/monbileto

bunsen_burner“Kiam mi estis instruisto pri kemio mia lernejo havis ekspozicio-tagon por la novaj lernontoj kaj iliaj gepatroj. En la ekspozicio de la kemia fako mi postulis al la lernontoj por doni al mi moneron, kiun mi donis al mia helpanto (lernanto kiu estis membro de nia kemia-klubo). Li metis la moneron en nitratan acidon. La acido tuj ŝaŭmis, verdiĝis kaj brunaj fumoj abundis. Tamen kiam li forprenis la moneron el la acido kaj lavis ĝin, ĝi tre brilis kaj ŝajnis tute nova.
Tiam mi diris al la gepatroj ke tio estis por la knaboj. Por ili mi bezonis monbileton- eble po £20 aŭ £50. Post paŭzo iuj patroj, sub la premo de siaj filoj, donis monbileton al mi. Mi metis ilin en alian senkoloran likvon- kaj nenio okazis! Do mi tiam metis ilin en la Bunsenflamon. Tuj ili ekbrulis brile- kaj la vizaĝoj de la gepatroj maltrankviliĝis. Sed la flamoj subite malaperis kaj mi povis redoni la monbiletojn, nedifektitaj sed iomete malsekaj, La likvo fakte estis miksaĵo de akvo kaj alkoholo (ne la alkoholo, kiun oni povas trinki, sed alia nomita izopropanolo). Dum la alkoholo forbrulis la akvo protektis la paperon kaj kiam la alkoholo malaperis nur akvo restis kaj do la papero ne ankoraŭ brulis.

Estis bona afero ĉar la gepatroj feliĉiĝis kiam ili regajnis la monbiletojn, la filoj fieris pro la patroj kiuj riskis monon por ili kaj nia fako estis feliĉa ĉar ni entuziasmigis novajn lernantojn pri nia temo.” D Fielding

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s