Ni faldis, haka-umis, kroĉetadis jen en la trinkej’

Ĉiun jaron unu el niaj kunvenoj havas la temon ‘Instruu al ni ion’.  Hieraŭ, do, ni renkontiĝis ĉe nia kutima urbocentra trinkejo por studi diversajn instrutemojn elektitajn de la grupanoj.

Estas ĉiam ĝuinda vespero kie ni esploras tre diversajn aĵojn.

Steloj

Komence, Andreo instruis al ni fari kvin-pintan stelon el papero per iom da faldado kaj nur unu tranĉo per tondilo. Laŭdire, la usona kudristino Betsy Ross [Beci Ros] instruis al George Washington [Ĝorĝ Ŭoŝinton] kiel fari tion. Detaloj kaj instrukcioj troviĝas ĉi tie.

190416-5.jpg

 

MaoriWardanceKahuroa‘Haka’
Poste, Sam instruis al ni la historion de la Maoria kanto-danco ‘haka’ kiu estas ofte farita de la NovZelanda rugbea teamo antaŭ maĉo. Se vi ŝatus lerni la vortojn en Esperanto, tuj rapidu al la jena ligo.

 

SS Arandora Star

Arandora_Star_1940Eddy rakontis al ni detalojn pri la pereo de la ofte forgesita ŝipo Arandora Star en la jaro 1940 dum la dua mondmilito. Kiu konas la sudkimrajn valojn, aparte la valon Rhondda, scios ke tie troviĝas multaj italaj kafejoj.  La ligo inter tiuj kafejoj kaj la tragedio de la Arandora Star estas malbone konata, sed tre interesa.  Se vi scipovas la anglan, la italan, aŭ la polan, vi povas legi pli ĉi tie.

Kroĉetado

190416-4

Jonjo venĝis sin pro la paperfaldado instruante al ni kiel kroĉetadi.  La inoj ĉiuj jam scipovis tion, sed la viroj devis koncentriĝi pri la tasko kiel vi vidas en la ĉi-suba foto:
190416-6.jpg

Anki Memorkartoj

Fine, Eriketo klarigis kiel uzi la senpagan memorkartsistemon Anki por vortolernado kaj kiel utile uzi la Vivo-Vortaron.

Konkludo

Estis tre interesa kaj ĝuita vespero.  Nia venonta renkontiĝo estos je la 17-a de majo, ĉe la sama trinkejo, kiam ni diskutos gramatikaĵojn…

Kaj ne maltrafu detalojn pri nia somera tagekskuro, kiuj aperos baldaŭ!

© Esperanto en Kardifo 2016

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s