Unua kunveno en 2017

Nia unua kunveno de 2017 okazis pasintan mardon kaj estis tre ĝuinda.

La tasko por la renkontiĝo estas paroli dum kelkaj minutoj pri iu interesa temo kaj la rezultaj paroladoj estis informigaj kaj ĝuindaj:

quokka-1520677

JB parolis pri ŝia lastatempa vizito al Aŭstralio kie ŝi vizitis la Insulon Rottnest kaj renkontis kvokaojn.

HE rakontis pri la vivo de la franca verkisto Georges Perec kaj, sekve, pri lipogramoj.

AP klarigis (kaj montris) kio estas palimpsesto.

 

AC montris fotojn de liaj katoj kaj ankaŭ de liaj katformaj kajtoj.

bigpuss-and-friends

© Allen Coates

DF parolis pri lia familia historio kaj liaj genealogiaj ligoj al la aristokratio!

EH pensigis nin pri vortaro rilate al mondaj ekonomiaj temoj.

Do, vi povas konstati ke ni pasigis tre interesan vesperon kaj lernis multon.  La venonta renkontiĝo okazos je la 21-a de februaro kiam HE parolos pri la laboro de profesia tradukisto.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s